Pasporta Servo

La finca Sant Miquel es miembro de la red internacional de hospedaje gratuito Pasporta Servo (Servicio de Pasaporte). Esta página ofrece información específica para los usuarios de dicho servicio.

Saluton!

ĉi-paĝe ni disponigas resumajn kaj aktualajn informojn pri ni en la internacia lingvo, speciale por pasportaservanoj.

Ĉar ni loĝas en dulingva regiono, por via utilo ni montras la gravajn proprajn nomojn kaj en la loka lingvo (valencia-kataluna) kaj en la hispana (kastilia). Tio helpos vin dum via veno, ĉar foje la surstrataj kaj ŝoseaj ŝildoj ne estas dulingvaj. Ni krome inter rektaj krampoj aldonas la proksimuman prononcon per Esperanto-literoj.

Kia estas nia loĝloko kaj kion ni faras

La bieno Sant Miquel [prononcu: sant mikel']Esperantlingve: Sankta Mikaelo estas nia familia bieno, havanta etajn legom- kaj frukto-ĝardenojn, kokinejon, azenejon kaj ĉirkaŭan arbaron.

En ĝi ni klopodas rekuperi la bonajn kamparanajn sciojn kaj la tradiciajn kultivo-metodojn, ilin plibonigante per la nunaj teknikoj de la ekologia agrikulturo (sen pesticidoj kaj kemiaj sterkoj).

Ni klopodas, ke nia agado kaŭzu la minimuman median sekvon. Tial ni preferas simplecon, simplajn teknologiojn, far ni mem konstruadon, rimedo-ŝparon, kaj homan skalon pri ĉio kion ni faras. Ni utiligas la sun-energion por produkti elektron, kuiri kaj varmigi akvon, kaj profitas de la organikaj restaĵoj per kompoŝtigo.

Kie estas nia vilaĝo

Jen la precizaĵoj por trovi nian vilaĝon sur mapo de Hispanujo:

  • Vilaĝo : Lokalingve: Alcalà de Xivert[prononcu: alkala' de ŝiver']; Hispanlingve: Alcalá de Chivert[prononcu: alkala' de ĉiber'].
  • Latitudo : 40º 18′ 18.00″ norde.
  • Longitudo : 0º 13′ 26.40″ oriente.
  • Mapo en Google Maps.
  • Provinco al kiu apartenas la vilaĝo : Hispanlingve: Castellón[prononcu: kastejon']; Lokalingve: Castelló[prononcu: kastejo']. La provinca ĉefurbo nomiĝas same kiel la provinco kaj ni situas 47 kilometrojn norde de ĝi.
  • Aŭtonoma komunumo al kiu apartenas la provinco : Valencia Komunumo (Lokalingve: Comunitat Valenciana[prononcu: komunitat' valensjana]; Hispanlingve: Comunidad Valenciana[prononcu: komunida' balensjana]).

Kie la bieno situas

Ni situas ĉ. 6 kilometrojn for de la vilaĝo, apud gastejo Mas del Riu. Antaŭ ni etendiĝas la valo de la subterakva rivero samnoma, kiu venigas la influon de la maro (rektalinie dista malpli ol 10 kilometrojn) kaj kreas grandan malferman kaj gastaman spacon meze de la valdeklivo.

Valo

La ĉirkaŭaĵo estas mozaiko de parceloj agraj (olivarbaj, karobarbaj, oranĝarbaj…) kaj arbaraj (kun pinoj, lentiskoj, rosmarenoj…).

Du natur-parkoj situas proksime: Serra d’Irta kaj El Prat de Cabanes-Torreblanca.

Nia anonco en Pasporta Servo, plidetaligita

La anonca spaco disponebla en Pasporta Servo devigis nin tre resumi nian tekston tie. Do jen pli detale:

  • Gastoj: 4.
  • Tranoktoj: 5.
  • Peto: Skriba, telefona aŭ retpoŝta. Atentu: ni kutime nur semajne povas kaj viziti la poŝtoficejon.
  • Semajnojn antaŭe: 2
  • Aldonaj kondiĉoj:
    1. Bv. obei indikotajn regulojn por respekti la Naturon. Temas pri ŝparema uzo de akvo kaj elektro, antaŭzorgo pri fajro, konduto ĉe bestoj kaj plantoj, klasado de postrestaĵoj por reciklado, k.a.
    2. Vi ne rajtas fumi.
    3. Ni pruntas lit-tukojn kaj lit-kovrilon.
    4. Kunportu poŝ-lampon, aŭ prefere frunt-lampon.
    5. Nia domo estas tre malgranda. Por gastoj estas kabano kaj tendoj. En la kabano estas kvar litoj. Se la kabano estus jam okupita, vi devus tendumi.
    6. Por gastoj estas ĉambreto (60 metrojn for de la kabano) kun lavabo, duŝejo, kaj ekologia kompoŝtiga necesejo.
    7. Vi turisme memzorgu. Ni akompanus vin se eblos, sed ofte ni estas tut-tage okupitaj de la bienaj kaj hejmaj taskoj. Krom esceptege, ni ne havos ŝancon ĉiĉeroni vin.
    8. Pri manĝado, vi povas memzorgi (vi rajtas uzi nian kuirejon) aŭ vi povas kundividi nian manĝaĵon. Ni manĝas multe da salatoj, legomaj kaj legumenacaj stufaĵoj, pasto, fruktoj kaj ovoj; iomajn fiŝon kaj kokinan viandon. Ni manĝas prefere la fruktojn de nia ĝardeno, laŭ disponebleco, kaj kompreneble ĉiam la ovojn de niaj propraj kokinoj. La aĉetendajn manĝaĵojn ni elektas ekologiaj kiam eble.
    9. Vi ire kaj vene memzorgu. Kiel supre dirite, la vilaĝo distas ĉ. 6 kilometrojn. Ni konscie klopodas uzi la aŭton nur kiam necese. Estas ĉe ni pluraj bicikloj prunteblaj por gastoj. Vi kompreneble ofte povos kunveture profiti de niaj aŭtadoj por iri al la vilaĝo kaj reveni. Tamen ni ne povas veturigi kaj reveturigi gastojn sen kroma bezono, krom unua kaj lastafoje.

Kiel kontakti nin

https://www.fincasantmiquel.es/eo/kontakto/

Kiel alveni

La precizan manieron veni de la vilaĝo en la bienon ni diros al vi kiam via vizito estos konfirmita. Dume jen utilaj informoj pri tio, kiel alveni en la vilaĝon kaj la tempo por piedi aŭ bicikli de ĝi en la bienon (ĉiukaze la unuan fojon ni iros renkonti vin en la vilaĝo se vi petas).

Trajne, buse, bicikle, piede

Eblas alveni en Alcalà-n per regiona trajno Hispanlingve: tren regional[prononcu: tren reĥjonal']) de la linio inter la ĉefurboj Valencio kaj Barcelono (iuj el ili atingas la francan landlimon). La trajnhaltejo komfortige situas en la vilaĝo mem. Atentu: Lastatempe tia trajno estas novnomata mez-distanca trajno (Hispanlingve: tren de media distancia[prononcu: tren de medja distansja]). Temas pri la samo. Konsultu la horarojn ĉe Renfe.

Se vi preferas buson, la kompanio Auto-Res ĉiutage busas de la nacia ĉefurbo Madrido kaj de la provinca ĉefurbo Castellón. La bushaltejo situas ne en la vilaĝo mem, sed ĉe apudŝosea restoracio nomita Jacinto [prononcu: ĥasinto]. Kvankam tiu restoracio tre proskimas la vilaĝon, ni volonte veturos preni vin.

Estas ankaŭ lokaj busoj kiuj ligas Alcalà de Xivert kun proksimaj vilaĝoj kaj urbetoj. Ili haltas ene de la vilaĝo. Ili utilus al vi se vi jam estus en la provinco. Tiukaze petu de ni plian informon.

Ne forgesu ke eblas porti biciklon en la regionaj trajnoj senpage kaj sen antaŭaj elpaŝoj. Ankaŭ buse eblas tion; konsultu la buskompaniajn kondiĉojn.

La itinero de la vilaĝo al la bieno, ĉ. 5 kilometroj sur mallarĝa asfaltita vojo, estas agrabla kaj sendanĝera. Bicikle la veno okupas 20-30 minutojn; piede, 40-60.

Aŭte

Aŭte alveni plej facilas per la ĉefŝoseo N-340, kiu paralelas (iomajn kilometrojn for) la marbordon. Tiu ĉefŝoseo apud-iras la vilaĝon kaj havas du nepretervideblajn elirejojn en ĝin: Se vi venas de-norde, endas elŝoseiĝi ĉe la dua elirejo; se de-sude, ĉe la unua (kio devigos vin surponte transiri la ŝoseon).