Pasporta Servo

Ni ĝojas gastigi geesperantistojn, speciale familiojn. Ĝis nun vizitis nin kaj gastis ĉe ni homoj el Ĉekujo, Francujo, Suda Koreujo, Germanujo, Slovakujo... kaj ni pasigis tre bonajn momentojn kune.

La anonca spaco disponebla en Pasporta Servo devigis nin tre resumi nian tekston tie. Do ĉi-paĝe ni donas ĉiujn detalojn.

Ni apogas la agadon de Pasporta Servo, do ni petas, bonvolu ne forgesi vian propan ekzempleron! Vi povas mendi ĝin de via loka libroservo, de Universala Esperanto-Asocio aŭ de alia granda libroservo kiel tiu de Flandra Esperanto-Ligo.

Bazaj kondiĉoj

  • Gastoj: 5.
  • Tranoktoj: 3.
  • Peto: Skriba, telefona aŭ retpoŝta. Atentu: ni kutime nur semajne povas kaj viziti la poŝtoficejon kaj konsulti nian retpoŝton.
  • Semajnojn antaŭe: 2

Aldonaj kondiĉoj kaj rimarkoj

Bonvolu obei indikotajn regulojn por respekti la Naturon. Temas pri tre ŝparema uzo de akvo kaj elektro, antaŭzorgo pri fajro, konduto ĉe bestoj kaj plantoj, klasado de postrestaĵoj por reciklado, k.a. Bonvolu ne preni fruktojn de la ĝardenoj, arbaro aŭ kamparo krom permesite de ni; speciale, neniam prenu ion ajn de aliies ĝardenoj, arboj aŭ kampoj.

Vi ne rajtas fumi, drinki aŭ konsumi aliajn drogojn.

Vi ne rajtas porti hejmbeston (hundon, katon...). Ni havas tri hundinojn kiuj vice devas deĵori libere, kaj gastaj bestoj kaŭzas ĝenojn.

Kunportu dormosakon. Se necese, ni povus prunti lit-kovrilon.

Kunportu poŝ-lampon, aŭ prefere frunt-lampon.

Nia domo estas tre malgranda. Por gastoj estas kabano kaj tendoj. En la kabano estas kvar litoj kaj unu faldebla tabul-lito. Se la kabano estus jam okupita, ekzemple de volontuloj aŭ vizitantoj, vi devus tendumi.

Por gastoj estas jenaj eksterdomaj instalaĵoj: lavejo, lavabo, sun-duŝejo kaj senakva ekologia kompoŝtiga necesejo (paĝo en la hispana sed kun iuj klarigoj en Esperanto). Bonvolu ne necesejumu ekster la necesejo.

Vi turisme memzorgu. Ni estas tut-tage okupitaj de la bienaj kaj hejmaj taskoj, de la infanoj kaj de niaj projektoj. Krom esceptege, ni ne havos ŝancon ĉiĉeroni vin. Tamen ni disponigos abundajn inform(il)ojn por ke vi mem vizitu la vidindaĵojn.

Vi manĝe memzorgu. Vi aĉetu viajn manĝaĵojn kaj kuiru ilin en la manĝo-kabano. Tie estas manĝilaro kaj granda primuso por via uzo. Ni havas fridujon, tamen malgrandan kaj ne elektran sed per-gasan, do malpli efikan. Tial bonvolu laŭeble porti manĝaĵojn kiuj ne bezonas fridujon. Se vi preferas, kundividi nian manĝaĵon kontraŭ mono aŭ laboro, diru kaj ni interkonsentos. Informu pri viaj manĝo-kutimoj. Ni manĝas multe da salatoj, legomaj kaj legumenacaj stufaĵoj, pasto kaj fruktoj; semajne ovojn kaj iomajn viandon (nur kokinan) kaj fiŝon. Ni manĝas prefere la fruktojn de nia ĝardeno, laŭ disponebleco, kaj kompreneble ĉiam la ovojn de niaj propraj kokinoj. La aĉetendajn manĝaĵojn ni elektas ekologiaj kiam eble laŭ disponebleco kaj prezo.

Vi ire kaj vene memzorgu. Kiel supre dirite, la vilaĝo distas ĉ. 5 kilometrojn. Ni konscie klopodas uzi la aŭton nur kiam necese. Estas ĉe ni pluraj bicikloj prunteblaj por gastoj. Vi kompreneble ofte povos kunveture profiti de niaj aŭtadoj por iri al la vilaĝo kaŭ reveni. Tamen ni ne povas veturigi kaj reveturigi gastojn sen kroma bezono, krom unuafoje.

La vojo al la bieno ne estas taŭga por rul-domoj.


Modifo-dato: 2014-03-31

(cc) 2003-2014 Bieno Sant Miquel. Iuj rajtoj rezervitaj sub permesilo de Creative Commons.