La bieno

La bieno Sant Miquel [prononcu: sant mikel'] (Esperantlingve: Sankta Mikaelo) estas nia familia bieno, havanta legom- kaj frukto-ĝardenojn, abelejon, kokinejon, azenejon kaj ĉirkaŭan arbaron.

Vista de la finca

En ĝi ni klopodas rekuperi la bonajn kamparanajn sciojn kaj la tradiciajn kultivo-metodojn, ilin plibonigante per la nunaj teknikoj de la ekologia agrikulturo (sen pesticidoj kaj kemiaj sterkoj).

Ni klopodas, ke nia agado kaŭzu la minimuman median sekvon. Tial ni preferas simplecon, simplajn teknologiojn, far ni mem konstruadon, rimedo-ŝparon, kaj homan skalon pri ĉio kion ni faras. Ni utiligas la sun-energion por produkti elektron kaj varmigi akvon, kaj profitas de la organikaj restaĵoj per kompoŝtigo.

Ni vendas niajn produktojn (hispanlingva paĝo) al kelkaj familioj.

Krom la agrikultura laboro, ni regule organizas kaj ofertas aktivaĵojn por familioj, lernejanoj, studentoj, turistoj... Temas pri diversnivelaj praktikaj kursetoj pri niaj fakoj: ekologia legom-ĝardeno, pan-forno, abelbredado...

Kie estas nia vilaĝo

Jen la precizaĵoj por trovi nian vilaĝon sur mapo de Hispanujo:

  • Vilaĝo : Lokalingve: Alcalà de Xivert [prononcu: alkala' de ŝiver']; hispanlingve: Alcalá de Chivert [prononcu: alkala' de ĉiber'].
  • Latitudo : 40º 18' 18.00" norde.
  • Longitudo : 0º 13' 26.40" oriente.
  • Mapo en GoogleMaps.
  • Provinco al kiu apartenas la vilaĝo : Hispanlingve: Castellón [prononcu: kastejon']; lokalingve: Castelló [prononcu: kastejo']. La provinca ĉefurbo nomiĝas same kiel la provinco kaj ni situas 47 kilometrojn norde de ĝi.
  • Aŭtonoma komunumo al kiu apartenas la provinco : Valencia Komunumo (lokalingve: Comunitat Valenciana [prononcu: komunitat' valensjana]; hispanlingve: Comunidad Valenciana [prononcu: komunida' balensjana]).

Ni disponigas ankaŭ indikojn por alveni la vilaĝon.

Du natur-parkoj situas proksime: Serra d'Irta kaj El Prat de Cabanes-Torreblanca.

Kie la bieno situas

Ni situas ĉirkaŭ 5 kilometrojn for de la vilaĝo.

Antaŭ ni etendiĝas la valo de la subterakva rivero samnoma, kiu venigas la influon de la maro (rektalinie dista malpli ol 10 kilometrojn) kaj kreas grandan malferman kaj gastaman spacon meze de la valdeklivo.

La ĉirkaŭaĵo estas mozaiko de parceloj agraj (olivarbaj, karobarbaj, oranĝarbaj...) kaj arbaraj (kun pinoj, lentiskoj, rosmarenoj... kaj la malgrandaj verdaj kverkoj kiujn ni plantas ĉiujare).


Kreo-dato: 2011-11-22. Modifo-dato: 2014-03-31

(cc) 2003-2014 Bieno Sant Miquel. Iuj rajtoj rezervitaj sub permesilo de Creative Commons.