Siempre puedes consultar los frutos disponibles en cada momento. Estas son las últimas novedades:
Ya están brotando los semilleros de los cultivos de verano (tomates, pimientos, calabacines...). Aún disfrutaremos varias semanas de los productos de la huerta de invierno (a pesar de los voraces pajaritos que nos han dejado sin acelgas).
Hoy reiniciamos la distribución de las cajas de hortalizas de temporada. Gracias a todos por haber esperado con paciencia el crecimiento de las plantitas. ¡Buen provecho!
Ya están todos los plantones en el terreno y las acelgas han sido las primeras en crecer. Hasta que no tengamos al menos otra verdura no reiniciaremos el reparto de las cajas, pero si queréis ir haciendo boca con las acelgas no tenéis más que decírnoslo.
La tierra sedienta desde hace muchos meses agradece estas lluvias que nos anuncian el final del verano. Ahora, en plena sazón, puede acoger la siembra de los forrajes y abonos verdes; y en breve la plantación de los nuevos cultivos.
Ya han brotado casi todas las plantitas de los semilleros, que pasarán a la huerta de otoño-invierno: col, coliflor, brécol, remolacha, lechuga... Pero antes tiene que llover ¡a cántaros!
Hasta nuevo aviso interrumpimos la venta de verdura, tanto en la propia finca como a través de las cajas semanales.
La finca Sant Miquel es miembro de la red internacional de hospedaje gratuito Pasporta Servo (Servicio de Pasaporte). Esta página ofrece información específica para los usuarios de dicho servicio.
Bedaŭrinde ne eblus al ni traduki nian tutan retpaĝaron en Esperanton, sed ĉi-paĝe ni disponigas resumajn kaj aktualajn informojn pri ni en la internacia lingvo, speciale por pasportaservanoj.
Ĉar ni loĝas en dulingva regiono, por via utilo ni montras la gravajn proprajn nomojn kaj en la loka lingvo (valencia-kataluna) kaj en la hispana (kastilia). Tio helpos vin dum via veno, ĉar foje la surstrataj kaj ŝoseaj ŝildoj ne estas dulingvaj. Ni krome inter rektaj krampoj aldonas la proksimuman prononcon per Esperanto-literoj.

La bieno Sant Miquel [prononcu: sant mikel'] (Esperantlingve: Sankta Mikaelo) estas nia familia bieno, havanta legom- kaj frukto-ĝardenojn, abelejon, kokinejon, kaprejon kaj ĉirkaŭan arbaron.
En ĝi ni klopodas rekuperi la bonajn kamparanajn sciojn kaj la tradiciajn kultivo-metodojn, ilin plibonigante per la nunaj teknikoj de la ekologia agrikulturo (sen pesticidoj kaj kemiaj sterkoj).
Ni klopodas, ke nia agado kaŭzu la minimuman median sekvon. Tial ni preferas simplecon, simplajn teknologiojn, far ni mem konstruadon, rimedo-ŝparon, kaj homan skalon pri ĉio kion ni faras. Ni utiligas la sun-energion por produkti elektron kaj varmigi akvon, kaj profitas de la organikaj restaĵoj per kompoŝtigo.
Ni vendas niajn produktojn (hispanlingva paĝo) kaj en la bieno mem kaj somere en la semajna vilaĝa merkato (ĉi-kaze nur la legomojn).
Krom la agrikultura laboro, ni regule organizas kaj ofertas aktivaĵojn (hispanlingva paĝo) por familioj, lernejanoj, studentoj, turistoj... Temas pri diversnivelaj praktikaj kursetoj pri niaj fakoj: ekologia legom-ĝardeno, pan-forno, abelbredado...
Jen la precizaĵoj por trovi nian vilaĝon sur mapo de Hispanujo:
Ni situas ĉ. 5 kilometrojn for de la vilaĝo, proksime de la ermitejo Sant Miquel. Antaŭ ni etendiĝas la valo de la subterakva rivero samnoma, kiu venigas la influon de la maro (rektalinie dista malpli ol 10 kilometrojn) kaj kreas grandan malferman kaj gastaman spacon meze de la valdeklivo.

La ĉirkaŭaĵo estas mozaiko de parceloj agraj (olivarbaj, karobarbaj, oranĝarbaj...) kaj arbaraj (kun pinoj, lentiskoj, rosmarenoj... kaj la malgrandaj verdaj kverkoj kiujn ni plantas ĉiujare).
Du natur-parkoj situas proksime: Serra d'Irta kaj El Prat de Cabanes-Torreblanca.
La anonca spaco disponebla en Pasporta Servo devigis nin tre resumi nian tekston tie. Do jen pli detale:
Jen la ĝusta kaj sufiĉa aranĝo por skribi nian adreson (poŝtkestan) sur dealilandan koverton:
Finca Sant Miquel
Apartado 48
ES-12750 Alcalà de Xivert
(Hispanujo)
Poŝtelefono: (+34) 676 042 618
Retadreso speciala por PS-aferoj: ps(HELIKO)fincasantmiquel(PUNKTO)es.
La precizan manieron veni de la vilaĝo en la bienon ni diros al vi kiam via vizito estos konfirmita. Dume jen utilaj informoj pri tio, kiel alveni en la vilaĝon kaj la tempo por piedi aŭ bicikli de ĝi en la bienon (ĉiukaze la unuan fojon ni iros renkonti vin en la vilaĝo se vi petas).

Eblas alveni en Alcalà-n per regiona trajno (hispanlingve: tren regional [prononcu: tren reĥjonal']) de la linio inter la ĉefurboj Valencio kaj Barcelono (iuj el ili atingas la francan landlimon). La trajnhaltejo komfortige situas en la vilaĝo mem. Atentu: Lastatempe tia trajno estas novnomata mez-distanca trajno (hispanlingve: tren de media distancia [prononcu: tren de medja distansja]). Temas pri la samo. Konsultu la horarojn ĉe Renfe (telefono: 902 240 202).
Se vi preferas buson, la kompanio Auto-Res (telefono: 902 020 999) ĉiutage busas de la nacia ĉefurbo Madrido kaj de la provinca ĉefurbo Castellón. La bushaltejo situas ne en la vilaĝo mem, sed ĉe apudŝosea restoracio nomita Jacinto [prononcu: ĥasinto]. Kvankam tiu restoracio tre proskimas la vilaĝon, estas tre riske piediri de unu al alia (pli facile estas bicikli). Tial, se vi venos buse, ni volonte veturos preni vin.
Estas ankaŭ lokaj busoj kiuj ligas Alcalà de Xivert kun proksimaj vilaĝoj kaj urbetoj. Ili haltas ene de la vilaĝo. Ili utilus al vi se vi jam estus en la provinco. Tiukaze petu de ni plian informon.
Ne forgesu ke eblas porti biciklon en la regionaj trajnoj senpage kaj sen antaŭaj elpaŝoj. Ankaŭ buse eblas tion; konsultu la buskompaniajn kondiĉojn.
La itinero de la vilaĝo al la bieno, ĉ. 5 kilometroj sur mallarĝa asfaltita vojo, estas agrabla kaj sendanĝera: se vi malprobable kruciĝus kun aŭtomobilo, vi aŭdus ĝin de malproksime. Bicikle la veno okupas 20-30 minutojn; piede, 40-60.
Aŭte alveni plej facilas per la ĉefŝoseo N-340, kiu paralelas (iomajn kilometrojn for) la marbordon. Tiu ĉefŝoseo apud-iras la vilaĝon kaj havas du nepretervideblajn elirejojn en ĝin: Se vi venas de-norde, endas elŝoseiĝi ĉe la dua elirejo; se de-sude, ĉe la unua (kio devigos vin surponte transiri la ŝoseon).
Esta página respeta las normas de accesibilidad y por ello se lee mucho mejor con cualquier navegador; está creada con BoltWire.
Fecha de la última actualización: 2010-02-27.
(cc) 2003-2010 Finca Sant Miquel. Algunos derechos reservados bajo licencia de Creative Commons.